(Per la Maria, per ajudar-me a descobrir coses que mai m'hagués arribat a plantejar. Gràcies!)
Senvole per la kap' ektuŝegante
je unu kaj alia trunk', sencele,
iradas sur voj' al trinkoloko
bovino, kiu venas tute sola.
Ŝi blinda estas.
Paŝtistet' per frapo
de ŝton' al ŝi tro lerte surĵetita
okulon unu ŝian difektigis,
l' alian membraneto nubekovras:
jen blinda estas la bovin'. Ŝi venas
al font' por trinki, kiel ŝi kutimis;
sed ne kun firma la sinten' tiama,
ne kun kolegoj siaj, ne, tutsola
alpaŝas ŝi. Fratinoj ŝiaj dume
ĉe krutegrokoj, sur plataltaĵoj,
en la silent' herbeja, ĉe l'akvbordoj,
sonigas pendtintilon, freŝan herbon
manĝante laù plezuro... Ŝi jam falus...
L' akvujon akrerandan ektuŝegas
ŝi per la buŝ' kaj honte sin retiras.
Sed ŝi revenas, sian kapon metas
en l' akvon kaj eltrinkas malrapide.
Ŝi trinkas sen soifo, nur malmulte.
Kun granda tragedia gesto, poste
ŝi levas al ĉiel', egan, la kapon
kornhavan: sur senvivaj la pupiloj
ŝi palpebrumas kaj denove venas,
je lumo orfa sub brulanta suno,
malfirme sur la voj' neforgesebla,
malvigle balancante la longvoston.
Títol original: La vaca cega (Joan Maragall)
Traducció a l'esperanto: Vicente Inglada Ors, 1910.
(Podeu llegir la versió catalana fent click AQUÍ)
"Han mort en Kenny"... "Bastards!"
Cap comentari:
Publica un comentari a l'entrada